Monaĥvulturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥvulturo aŭ Nigra vulturo (Aegypius monachus) estas la ununura birda specio de sia genro kaj unu el la malmultaj vulturoj troveblaj en Eŭropo kune kun la Gipo, la Kadavrogrifo kaj la Gipaeto. Ĉiu apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, agloj, ktp.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Monaĥvulturo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Tiu granda birdo estas Malnovmonda vulturo, kiu tute ne rilatas kun la Novmondaj vulturoj, kiuj estas en aparta familio Katartedoj, eĉ se en tiu membras ankaŭ la similnoma kaj similaspekta Nigra katarto (Coragyps atratus).