Molekula horloĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Molekula horloĝo (bazite sur la molekulhorloĝa hipotezo (MH)) estas tekniko en molekula evoluo kiu uzas fosiliajn limigojn kaj indicojn de molekula ŝanĝo por dedukti la tempon en geologia historio kiam du specioj aŭ aliaj taksonoj diverĝis. Ĝi estas uzata por ĉirkaŭkalkuli la tempon de okazoj nome speciigo aŭ radiado. La molekula informo uzita por tiaj kalkuloj estas kutime nukleotidaj sekvencoj de DNA aŭ aminoacidaj sekvencoj de proteinoj. Ĝi estas foje nomata ankaŭ genhorloĝo aŭ evolua horloĝo.
Oni konsideras kiel enkondukistojn de tiu koncepto la sciencistojn Emile Zuckerkandl kaj Linus Pauling.