Millicent Fawcett
From Wikipedia, the free encyclopedia
Damo Millicent Garret Fawcett (n. 11-an de junio 1847, Aldeburgh, graflando Suffolk, Anglio – m. 5-an de aŭgusto 1929, Londono) estis dum 50 jaroj gvidanto de la movado por la virina balotrajto, prezidanto de la Nacia Unio de Virinoj-Balotrajtaj Societoj (NUWSS) (Tutlanda Federacio de la Asocioj Batalantaj por la Virina Balotrajto), kaj aktivulo por la rajtoj de virinoj. Ŝi estis konata pro la modera linio kiun ŝi prenis, kontraste al la batalema linio gvidita fare de la brita sufragetisto Emmeline Pankhurst. Krome, Ŝi estis unu el la fondintoj de la kembriĝa Newnham College (unu el la unuaj virinaj altlernejoj, 1871); la alia kunfondinto estis Henry Sidgwick.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Millicent Fawcett | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Milicent Garrett | ||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1847 (1847-06-11) en Aldeburgh | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1929 (1929-08-05) (82-jaraĝa) en Gower Street | ||||
Tombo | Golders Green Crematorium vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Kolegio Newnham vd | ||||
Partio | Liberala Uniisma Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Newson Garrett vd | ||||
Patrino | Louisa Dunnell vd | ||||
Gefratoj | Elizabeth Garrett Anderson • Agnes Garrett • Samuel Garrett vd | ||||
Edz(in)o | Henry Fawcett vd | ||||
Infanoj | J. Malcolm Fawcett • Philippa Fawcett vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto • ekonomikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Electoral Disabilities of Women vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi