Miksaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kemie, miksaĵo estas kunmetaĵo el pluraj substancoj en kiu la substancoj konservas siajn identecojn, tio estas, ne okazas kemia reakcio inter la komponantoj.
Ĉiuj miksaĵoj havas diversajn enhavojn (la komponantoj povas esti miksitaj laŭ iu ajn proporcio), kaj oni povas reakiri la komponantojn sendifekte el la miksaĵo per fizikaj metodoj.
Ekzistas du tipoj de miksaĵoj: heterogenaj kaj homogenaj. La nombro da fazoj en miksaĵo decidas ĝian kategorion. Se miksaĵo enhavas nur unu fazon, ĝi estas homogena. Se du aŭ pli da fazoj ekzistas en miksaĵo, ĝi estas klasita kiel heterogena.
Tiel, heterogena signifas konsistanta el, aŭ implicanta partojn kiuj estas malsamaj aŭ sen interrilato, dum homogena signifas unuforma laŭ strukturo aŭ enhavo.