Mikelanĝelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikelanĝelo (itale Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti]; naskiĝis la 6-an de marto 1475, mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la itala artisto Mikelanĝelo Buonaroti (Michelangelo Buonarroti). Vidu ankaŭ pri la samlanda artisto Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo (Michelangelo Merisi da Caravaggio). |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Mikelanĝelo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Michelangelo di Lodovico Buonarroti Simoni | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1475 (1475-03-06) en Caprese Michelangelo, Respubliko Florenco | |
Morto | 18-an de februaro 1564 (1564-02-18) (88-jaraĝa) en Romo, Papa Ŝtato | |
Tombo | Baziliko Santa Croce vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | Italoj vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco • Italio vd | |
Alma mater | Universitato de Florenco vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Buonarroti family vd | |
Patro | Lodovico di Leonardo Buonarroti Simoni vd | |
Patrino | Francesca di Neri del Miniato Siena vd | |
Edz(in)o | – | |
Amkunulo | Tommaso dei Cavalieri vd | |
Parencoj | Michelangelo Buonarroti vd | |
Profesio | ||
Okupo | skulptisto • konstrua desegnisto • pentristo • arkitekto • poeto • inĝeniero • konstruestro • verkisto • vidartisto vd | |
Aktiva en | Florenco • Bolonjo • Romo • Florenco • Romo • Florenco • Romo • Florenco • Venecio • Florenco • Romo • Florenco • Romo • Florenco • Romo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Davido de Mikelanĝelo ❦ Pietato ❦ Mortanta Sklavo ❦ La Lasta Juĝo ❦ Doni Tondo ❦ Madonna of the Stair ❦ Battle of the Centaurs ❦ The Genius of Victory ❦ The Deposition ❦ Rondanini Pietà ❦ plafono de la Siksta Kapelo ❦ Ribelema Sklavo ❦ Saint Matthew ❦ Medici Chapels ❦ Bacchus ❦ Brutus ❦ Baziliko de Sankta Petro en Romo ❦ Sklavoj ❦ Biblioteca Medicea Laurenziana vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Mikelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris La Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj parte nur en 1623, komplete en 1863.