Midlothian (jen angle, skote Midlowden, skotgaele Meadhan Lodainn) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando - evidente temas pri la meza (aŭ suda) parto de historia regiono nomata Lothian. Antaŭ 1975 la plejparto de la regiono apartenis al samnoma historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Midlothian, kiu inkluvizis plian areon norde kun la urbo Edinburgo, aldone ankaŭ plian areon sude kaj estis ankaŭ nomata Edinburghshire. Administra centro de la nuna administra areo estas la urbo Dalkeith. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 88 600 loĝantoj.
Rapidaj faktoj skote Midlowden, skotgaele Meadhan Lodainn, administra regiono ...
Fermi
La konsilia regiono bordas la regionojn East Lothian, Skotaj Limoj kaj la urbon Edinburgo. En la pleja okcidento relative proksimas la teritorio de West Lothian.