Michoacán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Michoacán [miĉŭaKAN] (Esperantigite : Miĉoakano) estas unu el la 32 federaciaj subŝtatoj de Meksiko, ĉe Pacifiko. Ĝia plena nomo estas Estado Libre y Soberano de Michoacán de Ocampo (libera kaj suverena ŝtato de Miĉoakano de Okampo). Ĝi estas apud ŝtatoj de Colima kaj Jalisco al nordoesto, al nordo limigas kun Guanajuato kaj Queretaro, al oriento kun ŝtato de Mexico kaj al sudo kun Guerrero.
Michoacán | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
subŝtato de Meksiko [+] | ||||
Lando | Meksiko | |||
Supermara alteco | 926 m [+] | |||
Koordinatoj | 19° N, 102° U (mapo)19.21-101.91 | |||
Ĉefurbo | Morelia | |||
- koordinatoj | 19° N, 102° U (mapo)19.21-101.91 [+] | |||
Akvokolektejo | 58 599 km² (5 859 900 ha) [+] | |||
Areo | 58 599 km² (5 859 900 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 4 584 471 [+] (2015) | |||
Denseco | 78,23 loĝ./km² [+] [+] | |||
Subŝtatestro | (ekde ) |
|||
Horzono | UTC-06:00, centra horzono de Nordameriko [+] | |||
Poŝtkodo | 58-61 [+] | |||
ISO 3166-2 | MX-MIC | |||
|
||||
|
||||
Michoacán | ||||
Vikimedia Komunejo: Michoacán [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Ĝi havas areon de 59 928 km² kaj loĝantaron de 4 351 037. Ĝi dividiĝas en 113 komunumojn (municipojn). Vidu la Liston de komunumoj de Michoacan. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Morelia. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-MIC".
En la kolonia tempo la provinco estis parto de Nueva Galicia (Nov-Galegio). Ĝia nuna nomo devenas el la purepeĉa lingvo; "Miĉamakŭan" (fiŝkaptista ejo) estis unu el la kvar provincoj de la purepeĉa (aŭ taraska) regno. Plej konata restaĵo de tiu regno estas la ruinoj de Tzintzuntzan, la tiama ĉefurbo. Naturaj vidindaĵoj de la regiono estas vulkano Paricutin kaj lago Pátzcuaro.
La provinco estas dominata de agrokulturo kaj estas signifa produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj. Krome ekzistas bestobredado kaj minado.