Michael Caine
angla aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Michael CAINE, origine: Maurice Joseph MICKLEWHITE naskiĝis la 14-an de marto 1933(nun 1933-03-14) estas brita aktoro.
Michael Caine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Michael Caine | |||||
Naskonomo | Maurice Joseph Micklewhite | ||||
Naskiĝo | 14-an de marto 1933 (1933-03-14) (91-jaraĝa) en Rotherhithe | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Windsor vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Hackney Downs School vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Stanley Caine vd | ||||
Edz(in)o | Shakira Micklewhite • Patricia Haines vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1956–2012 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Londono kaj pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Dezirante eskapi la malriĉecon kaj fariĝi fama, li frue decidis fariĝi aktoro.
Post labori kiel figuranto kaj en aro da malgrandaj roloj en teatro kaj kino, li meze de la 1960-aj jaroj famiĝis per filmoj kiel ekz. Zulu (1964), The Ipcress File (1965) kaj Alfie (1966). Por financi sian lukseman vivostilon, li daŭre aperis ankaŭ en malpli bonkvalitaj filmoj, sed per postulaj roloj li sukcesis konfirmi sian multfacetan talenton.
Ses-foje li estis nomumita por la Oskaro kaj dufoje li gajnis tiun ĉi premion: pro Hannah and Her Sisters (1987) kaj The Cider House Rules (2000).