Metroo de Ĝakarto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Ĝakarto aŭ MRT Jakarta (Mass Rapid Transit / Moda Raya Terpadu) estas metroo en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio. La trajno estas familiare nomita Ratangga kio signifas armea ĉaro en la malnova Java lingvo.[1] MRT Jakarta estas la unua metroo en Indonezio.
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
metroo | |
---|---|
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ĝakarto, Indonezio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 24-a de marto 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,7 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 16 |
Nombro de stacioj | 13 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 067 mm |
Posedanto | Urbestraro de Ĝakarto |
Transportisto | PT MRT Jakarta |
Mapo | |
Fermi
La unua fazo de la projekto (Lebak Bulus - Bundaran HI) estis oficiale malfermita la 24-an de marto 2019.[2]
La sistemo estas ekspluatata de municipa kompanio de Ĝakarto, PT MRT Jakarta.