Metodismo
Protestanta konfesiaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La metodistoj estas la membroj de protestanta movado eliĝintaj el la anglikana eklezio kaj fondintaj novan eklezion (nun ekleziaron). La eklezion fondis la anglo John Wesley [ĝon ŭezli] (1703-1791) kaj lia frato Charles Wesley [ĉaalz] (Karlo). Ili estas pli liberaj en la ceremonioj kaj la instruoj ol multaj aliaj protestantaj eklezioj. La plej alta eklezia instanco estas la Konferenco.