Metia edukado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alvoka edukado estas formo de edukado fokusita al la rekta kaj praktika trejnado por specifa ekonomia industrio aŭ metio. Alvoka edukado povas veni en la formo de metilernado aŭ staĝado same kiel ĉe instituciaj instrukursoj por profesioj kiel ĉarpentado, agrikulturo, inĝenierarto, medicino, arkitekturo kaj artoj. Kompare kun alinivela edukado tiu ĉi estas plej ligita al volonta aliĝado, konsiderante, ke temas pri rekta ŝtupo al la plenkreska vivtenado; pro tio plej ofte la entuziasmo de lernantoj povas esti alitipa kaj postulas foje tre postulan dediĉon, ofte en vespera klastempo, post matena labortempo en laborlokoj. Krome plenkreska matureca aĝo helpas tiudirekten.