Menzies-pseŭdocugo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Menzies-pseŭdocugo aŭ pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), estas specio el la familio de pinacoj, hejma en okcidenta Nordameriko. Ĝia vario Pseudotsuga menziesii var. menziesii, ankaŭ konata kiel marborda duglaso vegetas en la marbordaj regionoj, ekde okcident-centra Brita Kolumbio, Kanado suden ĝis centra Kalifornio, Usono. En Oregono kaj Vaŝingtonio ĝia arealo estas kontinua ekde la kaskad-montara kresto okcidente ĝis Pacifikaj Marbordaj Montaroj kaj Pacifika Oceano. En Kalifornio, ĝi troviĝas en Klamat-Montaro kaj Kaliforniaj Marbordaj Montaroj tiel fore sude kiel Montaroj Santa Lucia kun arbarero tiel fore sude kiel Purisima-Montetoj, Kantono Santa Barbara [2]. En Sierra Nevada ĝi etendiĝas tiel fore suden kiel la regiono de Valo Yosemite. Ĝi vegetas ekde apud marnivelo laŭlonge de la marbordo ĝis altitudo de 1 800 metroj en la kaliforniaj montaroj. Pli fore internlande, marborda duglaso estas anstataŭita de la alia vario, glaŭka duglaso (P. menziesii var. glauca). Internlanda duglaso miksiĝas kun marborda en Kaskada Montaro de norda Vaŝingtonio kaj suda Brita Kolumbio, kaj ekde tie ĉi etendiĝas norden ĝis centra Brita Kolumbio kaj suden ĝis centra Meksiko, estiĝante pli dise distribuita kun malplialtiĝanta latitudo kaj kun altiĝantaj altitudaj limitoj.
Menzies-pseŭdocugo aŭ pseŭdocugo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Marborda duglaso en Varsovio | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pseudotsuga menziesii (Mirb.) Franco | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nomo de tiu nearktisa specio, menziesii, devenas de Archibald Menzies, skota kuracisto kaj rivala naturalisto de David Douglas. Menzies unue priskribis la arbon en Vankuvera Insulo en 1791.