Matrico
ortangula aranĝo de nombroj aŭ aliaj aĵoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Matrico estas ortangula tabelo kun datenoj nomataj elementoj aŭ koeficientoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri matematika objekto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Matrico (apartigilo). |
Difinita sur aro da matricoj, algebra strukturo ebligas fari algebrajn operaciojn per matricoj. Plej ofte, koeficientoj de matrico estas elementoj de ia korpo aŭ ringo, sed ĝenerale sufiĉas duonringo aŭ eĉ pli ĝenerala tipo de algebra strukturo, kies elementojn eblas adicii kaj multipliki.
Matricoj estas uzataj por priskribi sistemojn de linearaj ekvacioj kaj linearajn transformojn.