Masaki Kobaĝaŝi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Masaki Kobaĝaŝi aŭ Masaki Kobayashi (小林 正樹, Kobayashi Masaki, 14a de Februaro, 1916 – 4a de Oktobro, 1996) estis japana kin-reĝisoro, plej bone konata pro la epika trilogio La homa kondiĉo (1959–1961), la samurajaj filmoj Harakiri (1962) kaj Samuraja ribelo (1967), kaj la hororfilmo Kaidan (1964).[1]
Masaki Kobaĝaŝi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1916 (1916-02-14) en Otaru |
Morto | 4-an de oktobro 1996 (1996-10-04) (80-jaraĝa) en Tokio |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Ŭaseda • Hokkaido Otaru Choryo High school |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • verkisto • scenaristo • reĝisoro |
La homa kondiĉo temas pri la efiko de la Dua Mondmilito en japan pacisto kaj socialisto. La totala longo de la filmoj estas preskaŭ dek horoj, kiu faras ĝin unu el la plej longaj fikciaj filmoj iam faritajn por publikigo en kinejoj.[1]
En 1962 li reĝisoris Harakiri, kiu ricevis la Ĵurian Premion en 1963 en la Festivalo de Cannes.
En 1964, Kobaĝaŝi faris Kaidan (1964), sia unua kolorfilmo, kolekto de kvar historioj pri fantomoj el la libroj de Lafcadio Hearn. Kaidan ricevis la Ĵurian Premion en 1965 en la Festivalo de Cannes,[2] kaj ricevis nomumon por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Eksterlandlingva Filmo.[3]
En 1968, Akira Kurosawa, Keisuke Kinoŝita, Kon Iĉikaŭa kaj Kobaĝaŝi fondis la grupon de reĝisoroj, Ŝiki no kai-La klubo de la kvar ĉevalistoj, en klopodo krei filmojn por pli junaj generacioj.[1][4]