Martiriĝo kristana
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristana martiriĝo estas la stato de sufero al kiu estas submetitaj kristanoj kiuj konservas apartajn sintenojn en la intencoj, en la animo kaj en la decidoj: manke de tiuj antaŭkondiĉoj povas eble temi pri martiriĝo, sed ne kristana martiriĝo. Tiuj karakterizoj rezultos el la malgranda ĉi-suba artikola pritrakto.
Laŭ kristanismo, martiroj (el la greka μάρτυς = «atestanto») estas tiuj fideluloj kiuj por konfesi aŭ disvastigi la evangelian mesaĝon trafis penojn kaj torturojn, ĝis la mortopuno; kaj tio pro fideleco al Jesuo Kristo, kiu la samon suferis siavice pro fideleco al sia konscienco kaj al sia Patro-Dio. Kristano, tamen, ne serĉas martiriĝon kaj preĝas por ke siaj persekutantoj ne plenumu tian pekon kaj eĉ ili havu la pardonon ĉe Dio. En tiu li imitas Jesuon kiu sur la kruco pardonpetis pro siaj Krucumantoj. [1]
De ĉiam la kristanaj martiroj ene de la kristanaj eklezioj estas certe admirataj sed ĉe kelkaj (katolika, ortodoksia, kaj diversaj eklezioj kies radikoj estas en mezoriento) ili ĝuas kulton ĉar taksataj honorantaj Dion kaj propetantoj por la teranoj por ke ili sianvice honoru kaj gloru la unikan savanton Jesuon Kriston kies amikecon ili jam spertas. Foje por la martiro estas fiksata, ofte, la tago de la martiriĝo, la dies natalis nome lia renaskiĝo ĉe Dio. Pri la antikveco kaj biblieco kaj apostoleco de tia kulto videndas, interalie, ĉe Sanktulo kaj Kristanaj martiroj de la 21-a jarcento.