Marmora insulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marmora insulo (turke Marmara Adası, greke Προκόννησος, Prokonnesos) estas turka insulo en la Marmora maro, najbare de la Dardaneloj.
Rapidaj faktoj insulo ...
Marmora insulo | ||
---|---|---|
Oblikva elaera bildo kun rigarda direkto sudokcidenten | ||
insulo | ||
Akvejo | Marmora Maro | |
Geografia situo | 40° 37′ N, 27° 37′ O (mapo)40.62166666666727.621666666667699 f1 | |
| ||
Longo | 18,7 kmf2 | |
Larĝo | 9,3 kmf3 | |
Areo | 117 km² f4 | |
Plej alta loko | Büyükçayır tepesidir 699 mf5 | |
Loĝantaro | 7 500 64 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Marmara | |
Fermi
La insulo ekde antikvaj tempoj estas konata pro ĝia blanka marmoro, kiu estis uzata en multaj urboj de Anatolio kaj de kiu originas la insulonomo. Speciale dum la bizanca periodo tiu marmoro estis forkomercita en la tuta mediteranea regiono. La antikvaj ŝtonminejoj ĝis nun estas konservitaj, kaj estas ekde la otomana periodo denove uzataj. Marmorproduktado nun estas la plej granda industria fako sur la insulo, krom tio oni ankaŭ kultivas olivojn kaj vinberojn.
Oni povas boate atingi la insulon ekde Tekirdağ (hungare Rodostó), Istanbulo aŭ Erdek.
Koordinatoj: 40° 37' 18" N, 27° 37' 18" E Mapo