Marie-Esméralda de Belgio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝia Reĝa Moŝto Princino Marie-Esméralda de Belgio (naskiĝinta la 30-an de septembro 1956 en la kastelo de Laeken, Bruselo), estas ĵurnalistino, verkistino, dokumentofilmistino kaj membro de la belga reĝa familio[1]. Post studado de juro kaj ĵurnalismo ĉe la katolika universitato en Louvain-la-Neuve, la princino komencis sian karieron de ĵurnalistino sub la plumnomo Esmeralda de Réthy. Ŝi laboris ĝis 1998 kiel sendependa ĵurnalistino por pluraj francaj, germanaj, italaj kaj hispanaj revuoj, farante intervjuojn de personoj el la mondo de spektakloj, artoj, sciencoj kaj entreprenistoj[2].
Marie-Esméralda de Belgio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1956 (1956-09-30) (67-jaraĝa) en Château du Stuyvenberg, Laken | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Belgio vd | |
Alma mater | UCLouvain Saint-Louis – Bruxelles (en) Katolika universitato de Loveno vd | |
Familio | ||
Dinastio | dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd | |
Patro | Leopoldo la 3-a vd | |
Patrino | Lilian, Princess of Réthy (en) vd | |
Gefratoj | Alberto la 2-a de Belgio, Joséphine-Charlotte de Belgio, Ingeborg Verdun (en) , Marie-Christine de Belgio, Aleksandro de Belgio kaj Baldueno la 1-a vd | |
Edz(in)o | Salvador Moncada (en) (1998–) vd | |
Infanoj | Alexandra Moncada (en) , Leopoldo Moncada (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Esmeralda de Réthy vd | |
Okupo | ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi estas la due naskita filino de la reĝo Léopoldo la 3-a de Belgio kaj de lia dua edzino, Lilian Baels, titolita princino de Réthy[3]. Maria-Esmeralda havas (forpasintan) fraton, la princon Alexandre, kaj fratinon, la princinon Marie-Christine. Ŝi estas ankaŭ la duonfratino de la princino Joséphine-Charlotte de Luksemburgo (1927-2005), de la reĝoj Baldueno la 1-a de Belgio (1930-1993) kaj Alberto la 2-a de Belgio.
Ŝi estas ankaŭ aktivistino rilate al ekologio kiel la klimata ŝanĝo kaj la senbrida senarbarigo, homaj rajtoj kaj pli specife virinaj rajtoj kaj rajtoj de indiĝenaj popoloj[4]. Ŝi kredas ke la defendo de homaj rajtoj ne estas sufiĉe inkluzivema kaj tial kontraŭrasisma kaj malplimultaj movadoj estu pli enplektitaj en ĝi.
En 2011, Esmeralda publikigis libron titolitan "Tero!, ni agadu por la planedo, ne estas tro malfrue». Jaron poste, Esmeralda verkis libron pri sia patrino: «Lilian, princino inter ombroj kaj lumoj» en kunlaboro kun Patrick Weber (eld. Racine). En 2014, ŝi same dediĉis libron al siaj geavoj "Albert kaj Elisabeth" kun Christophe Vachaudez (eld. Racine). La sama jaro, Esmeralda publikigas libron pri la laŭreatinoj de la Nobel-premio pri paco, titolitan «Femmes prix Nobel de la Paix».