Mamo
primata korpoparto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mamo (latine mamma) estas karakteriza glanda elstaraĵo de la mamuloj. Ĝi elformiĝas per allokiĝo de grasa histo inter la glandojn. La forkonduka kanaleto de la glandoj larĝiĝas al laktogolfo kaj la mampintoj malfermiĝas al la ekstero. La mamoj ĉe plimulto da la mamuloj estas pigmentitaj.
Rapidaj faktoj organa tipo • klaso de anatomia unuo, latine ...
Mamo | |
---|---|
Virina mamo | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | mamma |
vaskulo/j | interna mamvaskulo |
vejno/j | interna mamvejno |
Fermi
En primatoj kaj en homoj, la mampinton (cicon) ĉirkaŭas areolo. La laktoglando aperas ĉe la homo ambaŭsekse kaj ĝis la seksa maturiĝo ĝi same evoluadas, konsistante el konektiva histo. Ĝi evoluas poste dum la pubereco ĉe la virinoj pli forte, plej forte ĉe la fino de la gravedeco; post la nasko komenciĝas la lakto-sekrecio (laktado). La pligrandigo de mamoj ĉe la aliaj inaj primatoj ĝenerale okazas nur dum la gravedo.