Malsanoj de malriĉeco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsanoj de malriĉeco (konataj ankaŭ kiel malriĉecrilataj malsanoj) estas malsanoj kiuj estas pli hegemoniaj en populacioj de malaltaj enspezoj.[1] Tiu koncepto inkludas infekto-malsanojn, same kiel malsanojn kiuj estas rilataj al malsufiĉa nutrado kaj al maltaŭgaj sankutimoj. Malriĉeco estas unu el la ĉefaj sociaj determinantoj de sano. La "World Health Report" de 2002 asertis, ke malsanoj de malriĉeco atingas ĉirkaŭ 45% el la malsanoj de landoj kun alta proporcio de malriĉeco kiuj estas preventeblaj aŭ trakteblaj per ekzistantaj intervenoj.[2] Malsanoj de malriĉeco estas ofte faktoroj de mortindico kaj ĉiea kun malsufiĉa nutrado.[3]
Malriĉeco pliigas la ŝancojn havi tiujn malsanojn, ĉar la manko de ŝirmejo, sekura trinkakvo, nutreca manĝo, sanitaro, kaj aliron al sanservoj kontribuas al la malbonaj sankutimoj. Samtempe, tiuj malsanoj agadas kiel bariero kontraŭ la ekonomia kresko de la suferantaj personoj kaj familioj kiuj zorgas ilin, kio siavice rezultas en pliiĝanta malriĉeco de la komunumo.[4] Tiuj malsanoj produktitaj parte de malriĉeco kontrastas al la malsanoj de bonfarto, kiuj estas malsanoj konsiderataj rezulto de pliiĝanta riĉeco en specifa socio.[5]
Homa Imunomanka Viruso (HIV), malario kaj tuberkulozo (TB) konataj ankaŭ kiel “la tri grandaj” estas konsiderataj kiel infektaj malsanoj kiuj disproporcie suferigas disvolviĝantajn landojn.[1] Malriĉeco kaj infektaj malsanoj estas pro kaŭzo rilataj. Eĉ antaŭ la epoko de vakcinoj kaj antibiotikoj, antaŭ 1796, jam oni spekulativis, ke estroj estu akurate protektitaj en siaj kasteloj per taŭgaj manĝoj kaj normigaj vivkondiĉoj, kontraste al la vasta majoritato de personoj kiuj estis vivantaj en malriĉaj, sensanitaraj hejmoj; kunloĝante kun animaloj.[6][7][8] En tiu epoko homoj estis mortintaj pro nekonataj infektaj malsanoj en tiaj medioj; ili tuŝis siajn malsanajn animalojn, vundiĝis en siaj haŭtoj, drinkis tion kio ne estis boligita aŭ manĝis tion kio estis poluita de mikroboj. Por malbonigo de tiu situacio, epidemioj konataj kiel plago aperis kaj foje forbalais grandajn partojn de la komunumoj.[9] En tiu epoko homoj ne havis konon pri la kaŭzo de tiu malfavora serio de okazaĵoj. Post spekulativo ke iliaj malsanoj estas okazigitaj de nevidebla armeo de etaj vivantaj estaĵoj, nome mikroorganismoj, Antoni van Leeuwenhoek inventis la unuan mikroskopon kiu konfirmis la ekziston de mikroorganismoj kiuj ne povas esti vidataj per nuda okulo (ĉirkaŭ la 17a jarcento).[10][11]
HIV estas virusa malsano kiu povas esti transpasata sekse, per transfuzo, kunuzado de injektiloj kaj dum bebonasko el la patrino al la bebo. Pro sia longa latenta periodo, estas danĝero de ties disvastigo sen traktado.[12] Ĝi tuŝas la homan korpon cele al la T-ĉeloj, kiuj estas respondecaj pri la protektado el neoftaj infektoj kaj kanceroj. Ĝi estas traktata per vivolongigaj drogoj konataj kiel Kontraŭretrovirusaj drogoj (KRV-oj). Tuberkulozo estis malkovrita de Robert Koch en 1882.[13][14] Ĝi estas karakterizita pro febro, pezperdo, malbona apetito kaj nokta ŝvitado. Laŭlonge de la jaroj, estis plibonigo en la malaltigo de mortindico kaj mortigeblo kaŭzitaj de tuberkulozo. Tiu plibonigo estis atribuita al la enkonduko de la kontraŭtuberkuloza vakcino en 1906. Spite tion, ĉiujare la majoritato de infektitoj pro tuberkulozo estis malriĉuloj. Finfine, malario estis hegemonia tra la tuta mondo. Ĝi estas nun limigita al malriĉaj kaj varmaj regionoj, nome de Afriko, Azio kaj Sudameriko.