Malnova Katedralo de Plasencia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Sankta Maria de Plasencia (hispane Catedral de Santa María de Plasencia) en Hispanujo estas unu el la du konstruaĵoj, kiuj kune konsistigas la aktualan katedralon de Plasencia. La ĝenerale tiel nomata Malnova Katedralo de Plasencia (hispane: Catedral Vieja de Plasencia),estas konstruaĵo, kiu prezentas interesegan modelon por la transiro de romanika al gotika arĥitekturo. Ĝia konstruo komenciĝis komence de la 13-a jarcento kaj la lastaj gotikaj alkonstruaĵoj devenas el la 15-a jarcento. Dum tiuj ĉi jarcentoj la konstruadon estris majstroj kiel Juan Francés, Juan Pérez aŭ Diego Díaz. En 1931 ĝi eniris en la listoj de naciaj monumentoj. Aktuale ĝi estas katedrala muzeo.
Rapidaj faktoj former cathedral [+], Koordinatoj ...
Malnova Katedralo de Plasencia | ||
---|---|---|
former cathedral [+] | ||
Koordinatoj | 40° 1′ 40″ N, 6° 5′ 28″ U (mapo)40.0278-6.09111 | |
Estiĝo | 13-a jarcento | |
Malnova Katedralo de Plasencia | ||
Vikimedia Komunejo: Plasencia Old Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi