Malakonotedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malakonotedoj (Malaconotidae) estas afrotropisa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Antaŭe oni konsideris la genrojn de la Makalonotedoj genroj de la Laniedoj (Laniidae), hodiaŭ oni taksas la diferencojn sufiĉe grandaj, por nomi ilin propra familio Malakonotedoj (Malaconotidae).
Malakonotedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Laniarius erythrogaster | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Nilaus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Tiuj afrikaj birdoj vivas en arbaroj kaj arbustaroj. Ilia konduto similas al tiu de la Laniedoj, ili ĉasas insektojn kaj aliajn malgrandajn predobestojn, kiel reptiliojn, el sia observejo en la arbustaro. Kvankam ili laŭ sia korpokonstruo similas al la Laniedoj, ili inklinas esti aŭ tre kolororiĉaj, aŭ prefere nigraj. Iuj specioj vivas vere kaŝitaj.
La maskloj starigas la plumojn de la trunko tiel, ke ili aperas globoformaj.
La ovaro konsistas el ĝis kvar ovoj, la nesto estas simpla.