Makiso (vegetaĵejo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Makiso [1] estas vasta, densa, seka veprejo, kiun oni trovas sur apudmediteraneaj montaroj (itale macchia, france: maquis, analogio en la usona Kalifornio nomiĝas ĉaparalo ). Kontraste al garigo ĝi ĝenerale vegetas en nekalkaj grundoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Makiso |
Ĉar la homa agado ekstermis la originalan vegetaĵon (durlaŭbajn arbarojn) en la apudmediteranea regiono, tie aperis sur la nekultivitaj grundoj 5–8 m altaj, foje pikaj, ĉiamverdaj arbedaroj.
Ĉar la erozio detruis grandan parton de la fekunda grundo, en la maldikiĝinta fekunda grundo aperis, povi vivteni sin malgrandaj arboj, arbedoj, arbustoj. Plimulto de la plantoj estas restintaj specioj el la subarbaraĵo, alian parton konsistigas invadaj plantoj. Tiel la specikonsisto de la biotopo estas tre varia. La „tipa” makiso konsistas el la sekvaj specioj:
- karobarbo (Ceratonia siliqua),
- kristodorno (Paliurus spina-christi),
- pika rusko (Ruscus aculeatus),
- mirto (Myrtus sp.),
- korkokverko (Quercus suber),
- kirmesa kverko (Quercus coccifera),
- olivarbo (Olea europaea),
- figo (Ficus carica),
- aspra smilako (Smilax aspera),
- oleandro,
- ilekso,
- cedroj,
- cipresacoj,
- sumako (Rhus spp.).
La karakterizaĵo propra de makiso estas plej forta sur tiuj insuloj, kien oni ne kunportis invadajn plantojn: sur tiuj lokoj la makiso konsistas el nanaj ekzempleroj de relikvospecioj. En Malto ekz. la ĉefaj specioj estas:
- korkokverko (Quercus suber),
- pistacio (Pistacia sp.),
- olivarbo (Olea europaea),
- figo (Ficus carica),
- kristodorno (Paliurus spina-christi),
- suharo ((Cistus sp.),
- erikacoj : Okcidenta arbuto (Arbutus unedo), vepreja eriko (Erica arborea))
- babero,
- mirto (Myrtus sp.).