Maison Carrée
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Maison Carrée (franclingva prononco: [mɛzɔ̃ kaʁe]; "kvadra domo") estas antikveca konstruaĵo en Nîmes, suda Francio; ĝi estas unu el la plej bone konservitaj fasadoj de Romia templo en la teritorio de la iama Romia Imperio.
Rapidaj faktoj Estas, Lando ...
Maison Carrée | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Gard | ||||
Situo | Nîmes | ||||
- koordinatoj | 43° 50′ 17″ N, 4° 21′ 22″ O (mapo)43.8381944.356111 | ||||
Maison Carrée | |||||
Vikimedia Komunejo: Maison carrée [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
La Maison Carrée estas ekzemplo de Vitruvia arkitekturo.[1] Staras sur 2.85 m alta podio, la templo dominis la forumon de la Romia urbo, formante ortangulon preskaŭ dufoje tiom longan kiom larĝan, kiu estas 26.42 m por 13.54 m. La fasado estas markita de profunda portiko aŭ pronaos preskaŭ triona el la longo de la konstruaĵo. Temas pri heksastila desegno kun ses korintordaj kolonoj sub la frontono.[2]