Maciste
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maĉisto (itale Maciste, latine Macistus) estas la nomo de fikcia rolulo en itala kino. Maciste estas priskribita kiel ĉiopova viro, simila al Heraklo, kiu elfaras heroaĵojn ke ordinara homo ne kapablas. Maciste aperis en dekoj da filmoj prezentantaj liajn heroaĵojn, la plej multaj el ili malaltkvalitaj glavoj kaj sandaloj filmoj okazigitaj, por tiel diri, en la klasika periodo. La unua filmo en kiu aperis Maciste estis la klasika muta filmo Cabiria el 1914. La sukceso de la filmo kaŭzis la kreadon de dudek sep mutaj filmoj en kiuj aperis Maciste, rolita fare de Bartolomeo Pagano. En la 1960-aj jaroj, alia ondo de Maciste filmoj komenciĝis. Entute, la rolulo de Maciste ĉefrolis en 52 filmoj.