Maŭzoleo de Atatürk, turke: Anıtkabir (laŭlitere, memorotombo) farita por Mustafa Kemal Atatürk, la gvidanto de la Turka sendependiĝomilito kaj unua prezidanto de la Respubliko de Turkio, troviĝas en Ankaro. Ĝi estis dizajnita fare de arkitektoj Professor Emin Onat kaj la helpanto Ahmet Orhan Arda, kies propono venkis 48 aliajn kontribuojn de pluraj landoj en konkurso aranĝita fare de la turka registaro en 1941 por "monumenta tombo" por Atatürk.
La ejo ankaŭ estas la fina ripozejo de İsmet İnönü, la dua prezidanto de Turkio, kiu estis enterigita tie post kiam li mortis en 1973. Lia tombo alfrontas la Atatürk-maŭzoleon, sur la kontraŭa flanko de la Ceremonia grundo.
La maŭzoleo estis prezentita sur diversaj turkaj monbiletoj dum 1966-1987 kaj 1997-2009.
Rapidaj faktoj Estas, Koordinatoj ...
Fermi