Médoc
duoninsulo en la nordo de Gaskonio, en la franca departemento Ĝirondio, vinkultiva regiono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Médoc [medɔk] (gaskone Medòc [meˈðɔk]) estas duoninsulo en la nordo de Gaskonio, en la franca departemento Ĝirondio, en la regiono Nova Akvitanio.
Rapidaj faktoj duoninsulo • malnova provinco de Francio ...
Médoc | ||
---|---|---|
La tradiciaj regionoj de Ĝirondio | ||
duoninsulo • malnova provinco de Francio | ||
Akvejo 1 | Atlantiko | |
Akvejo 2 | Ĝirondo | |
45° 12′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)45.2-1 | ||
| ||
Fermi
Ĝi estas limata de la Atlantika Oceano, la estuaro Ĝirondo, la kabo Grave kaj la marĉo de Bruges (proksime de Bordeaux), kaj ĝi konsistas el tri historiaj regionoj (Bas-Médoc, Haut-Médoc kaj Landes) kaj pluraj agrikulturaj teritorioj (interalie la vinkultivejo de Médoc).
Ĝia ĉefurbo estas Lesparre-Médoc[N 1], kiu hodiaŭ estas subprefektejo. Ankaŭ Pauillac estas grava ekonomia centro pro sia situo en vinkultivejoj. La marbordo estas semita per pluraj banurboj tre vizitataj somere (Soulac, Montalivet, Carcans, Hourtin, Lacanau).
La ekonomio de Médoc baziĝas sur vinkultivado kaj turismo.