M&M's
From Wikipedia, the free encyclopedia
M&M's (angla prononco [emenems]) estas marko de multkoloraj butonformaj ĉokoladaĵoj, kiuj estas produktata de la usona firmao Mars kaj vendata en pli ol 100 landoj tra la mondo.[1] La nomo M&M's signifas "Mars & Murrie's" (laŭvorte "de Mars kaj Murrie"), laŭ la nomoj de Forrest Mars kaj Bruce Murrie, la homoj kiuj disvolvis ĝin.
Rapidaj faktoj food brand vd, Lando ...
M&M's | ||
---|---|---|
food brand vd | ||
Dum | 10-a de septembro 1941 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Usono | |
Posedata de | Mars vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
La normaj M&M's estas malgrandaj butonformaj pecoj de lakta ĉokolado, kovritaj de sukerigitaj tavoletoj diverskoloraj, kun la litero "m" stampita sur ĉiu per blanka manĝebla kolorigilo. Estas ankaŭ multaj aliaj variaĵoj kun alia enhavo, ekzemple ternuksoj aŭ malhela ĉokolado. Multe da tiaj variaĵoj haveblas nur en certaj regionoj.