Lucia de Sirakuzo
frua kristana martirino kaj sanktulino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lucia de Sirakuzo (Sirakuzo, ĉ.283–304), ankaŭ konata kiel Sankta Lucia (latine: Sancta Lucia), estis juna kristana martirino kiu mortis dum la persekutado de Diokleciano. Ŝi estas taksata sanktulino de la eklezioj katolika, anglikana, luterana kaj ortodoksa. Ŝi estas unu el la ok virinoj kiu, kune kun la Virgulino Maria, estas menciataj laŭnome dum la katolika meso.
Rapidaj faktoj Persona informo, Sanktulo ...
Sankta | ||
Lucia | ||
---|---|---|
Sankta Lucia de Domenico Beccafumi, 1521 (Pinacoteca Nazionale, Sieno) | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 283 en Sirakuzo, Sicilio | |
Morto | 304 en Sirakuzo | |
Mortis pro | mortpuno vd | |
Mortis per | senkapigo vd | |
Tombo | Venecio vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Katolika eklezio; Ortodoksa eklezio; Anglikana eklezio; Luterana eklezio. | |
Festotago | 13-a de decembro (okcidente) | |
Atributoj | okuloj, okuloj sur plado, lampo, glavo, jungita al paro da bovoj | |
Patroneco | vidhandikapitoj, elektristoj, optikistoj, okulistoj, martiroj, komercistoj, verkistoj. Menciita kontraŭ faringito, hemoragioj. Patrono de Peruĝo, Mtarfa, Sirakuzo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Ŝi estas festata en Okcidento je la 13-a de decembro.