Lou Harrison
usona komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Lou Harrison | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1917 (1917-05-14) en Portlando |
Morto | 2-an de februaro 2003 (2003-02-02) (85-jaraĝa) en Lafayette |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto • esperantisto • muzikkritikisto • ĵurnalisto |
Fermi
Harrison estas aparte rimarkinda pro la enmeto de elementoj de la muziko de ne-okcidentaj kulturoj en siajn komponaĵojn. Li uzis muzikilojn kiuj estis faritaj el stanaj skatoloj kaj aliaj materialoj. La plejparto de liaj komponaĵoj estis skribitaj per natura gamo anstataŭ temperita gamo. Harrison estas unu el la plej gravaj komponistoj kiuj verkis kun mikro-tonoj.