Listo de episkopoj kaj ĉefepiskopoj de Reims
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La unua preciza teksto pri la diocezo de Reims datiĝas de la koncilio de Arles en 314 : inter la dek ses episkopoj partoprenintaj en tiu koncilio estis tiuj de Reims (Bétause) kaj de Treviro, provincoj de la belga Gaŭlio. Laŭ la tradicio, la episkopejo de Reims estis fondita en ĉirkaŭ 250 de la sanktuloj Siksto kaj Sinico. Neniu el liaj posteuloj estis pli fama ol sankta Remiĝo, mortinta en 533, post 74 jaroj da episkopado.
Unu el la prerogativoj de la ĉefepiskopoj de Reims estis la konsekrado de la reĝoj de Francio, per la oleo de la Sakrala Ampolo. En la nuna katedralo de Reims, de Ludoviko la 8-a ĝis Karlo la 10-a, dudek kvin reĝoj de Francio estis tie konsekritaj.
En la kanto de Roland, en ĉ. 750, la episkopo Tilpino (aŭ Turpino) de Reims estis kvalifikita por la unua fojo per ĉefepiskopo. La ĉefepiskopo ricevis la titolone primaso de la belga Gaŭlio en 1089.
En 1023, la ĉefepiskopo Eblo definitive akiris la graflandon de Reims, kiu estis starigita al duklando-pajrolando inter 1060 kaj 1170.
- La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Ĉefdiocezo de Reims.
Kelkaj famaj nomoj elstaras el la historio de la diocezo de Reims : post tiu de sankta Remiĝo, Gerberto (Silvestro la 2-a), de sankta Bruno, kaj de la papo Urbano la 2-a, Gerson kaj Johano Mabillon aŭ sankta Johano-Baptisto de La Salle.