Listo de Ŝtatestroj de Sovetunio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraste al aliaj ŝtatoj, la posteno de Ŝtatestro de Sovetunio estis ofte ŝanĝinta. Dum la historio de Sovetunio, supera gvidanto regis ŝtaton kiel partiestro aŭ kiel prezidanto de registaro. Ĉi tio okazis pro la potencrivaleco inter la sovetaj politikaj elitoj. Ekzemple, Josif Stalin, kiu kiel diktatoro de Sovetunio, inter jaroj 1924 ĝis 1952 estis Ĝenerala Sekretario, sed li estis Prezidanto de Soveto de Popolaj Komisaroj nur inter jaroj 1941 kaj 1946, kio estis jure ŝtatestro de USSR.
Kelkfoje koalicio de politikistoj, Trojka kreiĝis, por kapto de politika potenco. Trojka kreiĝis post la morto de ŝtatestro. Trojka en 1924 (post la morto de Lenino), kies membroj estis la jenaj: Stalin, Zinovjev, Kamenev); kaj en 1953 (post la morto de Stalino), kies membroj estis la jenaj: Malenkov, Berija, Molotov) estis famaj koalicioj. Tamen tiuj koalicioj finis, kiam unu membro de la grupo kaptis politikan potencon en la ununura politika partio kaj registaro.