ĉefurbo de Supra Aŭstrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Linco (germane Linz [linc]) estas la ĉefurbo de Supra Aŭstrio. Supra Aŭstrio estas unu inter la 9 federaciaj landoj de Aŭstrio. Linco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 200.000 personoj. Linco situas inter Munkeno, en Germanio, kaj Vieno, en Aŭstrio, ĉe la rivero Danubo. Linco estas grava industria urbo.
Rapidaj faktoj statuturbo de Aŭstrio • urbego • komunumo de Aŭstrio • distrikto de Aŭstrio, Administrado ...
Historie Linco situis nur sur la suda bordo de Danubo;
la parto norde nomiĝas Urfahr kaj de 1919 apartenas al Linco.
De Urfahr estas etŝpura fervojo al monteto Pöstlingberg, kun belaj pilgrima preĝejo kaj panoramo al la urbo kaj la danuba valo.
La fervojo havas maksimuman deklivon de pli ol 10% kaj tiel kredeble estas la plej kruta frot-trakcia fervojo de la mondo.