Linea Ĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Linea Ĝardeno aŭ Upsala Botanika Ĝardeno (en sveda Linnéträdgården) estas la plej malnova el la botanikaj ĝardenoj apartenantaj al la Universitato de Upsalo en Svedio. Ĝi estis restaŭrita kaj tenita kiel 18a-jarcenta botanika ĝardeno, laŭ rekomendoj fare de Karolo Lineo.
Rapidaj faktoj aŭ Upsala Botanika Ĝardeno (en sveda Linnéträdgården), Botanika Ĝardeno ...
Linea Ĝardeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Linea Ĝardeno aŭ Upsala Botanika Ĝardeno (en sveda Linnéträdgården) | |||||
Botanika Ĝardeno | |||||
| |||||
Lando | Svedio | ||||
Municipo | Upsalo | ||||
Koordinatoj | 59° 51′ 44″ N, 17° 38′ 2″ O (mapo)59.86222222222217.633888888889 [+] | ||||
Areo | 0,08 km² (8 ha) | ||||
Fondo | 1655 | ||||
Linea Ĝardeno | |||||
Vikimedia Komunejo: Linnaean Garden [+] | |||||
Fermi
La ĝardeno estis origine planita kaj plantita de Olaus Rudbeck, profesoro de medicino, en 1655. Rudbeck ankaŭ konstruis la domon apudan al la ĝardeno. Fine de la 17a jarcento ĝi havis ĉirkaŭ 1 800 diferencajn speciojn, sed ĝi estis damaĝita pro la urba incendio de Upsalo de 1702. Lineo iĝis responsa por la ĝardeno en 1741 kaj rearanĝis ĝin laŭ siaj propraj ideoj, dokumentitaj en sia verko Hortus Upsaliensis (1748).[1]