Lina Wertmüller
itala reĝisorino, scenaristino kaj kantoverkistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arcangela Felice Assunta Wertmüller von Elgg Spanol von Braueich, ofte konata simple kiel Lina Wertmüller [LIna vertMUler] (Romo, 14-an de aŭgusto 1928[1] – Romo, 9-an de decembro 2021), estis itala reĝisorino, scenaristino kaj kantoverkistino. Ŝi estis konata, inter la aliaj ecoj, pro la tre longaj nomoj de siaj filmoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Lina Wertmüller | |||||
---|---|---|---|---|---|
La reĝisorino, kun ŝiaj kutimaj okulvitroj, fotita en 2000. | |||||
Persona informo | |||||
Lina Wertmüller | |||||
Naskonomo | Arcangela Felice Assunta Wertmüller von Elgg Spañol von Braueich | ||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1928 (1928-08-14) en Romo | ||||
Morto | 9-an de decembro 2021 (2021-12-09) (93-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Enrico Job vd | ||||
Infanoj | Zulima vd | ||||
Parencoj | Massimo Wertmüller vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro • kantotekstisto • reĝisoro • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | kina reĝisorado • kina scenverkado vd | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝi estis la unua virino en la historio kiu estis nomumita al Oskar-premio kiel plej bona reĝisoro (por la filmo «Pasqualino Settebellezze», en la ceremonio de 1977 [2]). En 2020 ŝi ankaŭ ricevis la Honoran Oskaron [3] [4] .