Libro de Ĥanoĥ
juda religia libro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥanoĥ, pri kies libro ĉi-tie oni artikolas, estis antaŭdiluva patriarko, laŭ la instruplena legendo de la biblia Genezo, praavo de Noao. Al li la medio hebrea-kristana atribuis tri librojn, neniu el kiuj estis akceptitaj kiel kanonaj, nome aŭtentaj kaj enhavantaj la dian revelacion, kaj de la judoj kaj de la kristanoj, se oni esceptas la koptan eklezion kiu veneras la unuan el la tri.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĥanoĥo |
መጽሐፈ ሄኖክ | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • Old Testament apocrypha | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | geeza lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Tiuj libroj ne troviĝas en la Septuaginto kaj estis definitive deklaritaj nekanonaj de la Koncilio de Laodikeo 364 (kanono 60): ekde tiam la libroj perdis estimitecon, kvankam ili ekzercis legendecajn influojn precipe inter kaj ŝatantoj de apokalipsaj emocioj kaj certecoj, kiel videblas en Altus prosator , en la tekstoj de hiberno-latina Arkivigite je 2008-07-09 per la retarkivo Wayback Machine kaj en la kalendaraj atribuaĵoj.
Oni parolas pri tri malsamaj libroj pro tio cirkuladis tri:
- Ĥanoĥ aŭ Etiopa Ĥanoĥ, kutime prezentita simple kiel Libro de Ĥanoĥ, pri kiu estas parolate en ĉi tiu artikolo.
- Ĥanoĥ aŭ Slava Apokalipso aŭ Sekretoj de Ĥanoĥ.
- Ĥanoĥ aŭ hebrea apokalipso de Ĥanoĥ.