Les Corts (distrikto)
urbodistrikto de Barcelono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Les Corts (ləs ˈkoɾts) estas unu el la entute dek urbodistriktoj de Barcelono, Katalunio, Hispanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 81 576 loĝantoj sur areo de 6,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 551 loĝantoj/km². Ĝi estis kreita en 1897 el du iamaj municipoj: Les Corts de Sarrià kaj kelkaj partoj de Sarrià (kies resto iĝis la nuna distrikto de Sarrià-Sant Gervasi).
Rapidaj faktoj urbodistrikto de Barcelono • distrikto, Administrado ...
Les Corts | |||
---|---|---|---|
urbodistrikto de Barcelono • distrikto | |||
Administrado | |||
Statuso | urbodistrikto | ||
Regiono | Katalunio | ||
Komunumo | Barcelono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 81 576 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 13 551 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 2° 9′ O (mapo)41.3873612.141806 [+] | ||
Areo | 6,02 km² ( 602 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Les Corts District [+] | |||
Fermi
Les Corts situas en la okcidenta parto de la urbo, apud tri aliaj distriktoj de Barcelono: Sarrià-Sant Gervasi, Eixample same kiel Sants-Montjuïc, kaj du komunumoj de la Metropola Areo de Barcelono: L'Hospitalet de Llobregat kaj Esplugues de Llobregat.