Leonidoj
meteorfluo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La leonidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 15-a ĝis la 20-a de novembro, kun maksimumo atingita je la 18-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Leono. La zenita hora ofteco varias ĉiujare. Tiu ĉi povas esti meza (30 meteoroj ĉiuhore) aŭ eĉ tre alta (10000 meteoroj ĉiuhore) se la kometo pasas proksime de la Tero. La meteoroj devenas de la kometo 55P/Tempel–Tuttle.
Rapidaj faktoj Dato de malkovro, Patra korpo ...
Leonidoj | |
Dato de malkovro | 902 (unua raporto) |
---|---|
Patra korpo | 55P/Tempel–Tuttle |
Radianto | |
Konstelacio | Leono |
Rektascensio | 10h 08m |
Deklinacio | 22° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 15-a ĝis 20-a de novembro |
Maksimumo | 18-a de novembro |
Rapido | 71 km/s |
Zenita hora ofteco | varias |
Listo de meteorfluoj | |
Fermi