León de Greiff
From Wikipedia, the free encyclopedia
León DE GREIFF (plena baptonomo: Francisco de Asís León Bogislao DE GREIFF HAEUSLER, naskiĝis en Medellín la 22-an de julio 1895, mortis en Bogoto (Kolombio) la 11-an de julio 1976) estis plej originala, vortoriĉa, poeto kolombia kaj unu el la plej grandaj.
León de Greiff | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1895 (1895-07-22) en La Casa | ||||
Morto | 11-an de julio 1976 (1976-07-11) (80-jaraĝa) en Bogoto | ||||
Tombo | Central Cemetery of Bogotá vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Antjokio • Nacia Universitato de Kolombio • Libera Universitato de Kolombio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Otto de Greiff Haeusler vd | ||||
Infanoj | Boris de Greiff vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • muzikologo • diplomato • poeto vd | ||||
Aktiva dum | 2014– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj nehispanaj familinomoj devenas el eksterlandaj prauloj: Lia patroflanka praavo estis svedo kaj lia patrinflanka avo estis germano. Li estis filo de Luis de Greiff Obregón (1869-1944) kaj Amalia Haeusler Rincón (1869-1947). Li havis du fratinojn: Laŭra (1894-1895) kaj Leticia (1897-1995), kaj du fratojn: Olaf (1907-1943) kaj Otto (1903-1995).
León de Greiff studis tri jarojn da civila inĝenieriko en Medellín, poste en Bogoto li studis iom da juro kaj, kiam 18-jaraĝa, laboris kiel privata sekretario de generalo Rafael Uribe Uribe.
Reveninte al sia naskiĝurbo, li unuiĝis en 1915 al aliaj 12 junaj intelektuloj por fondi grupon nomata Panidoj, aro de bohemiaj amantoj kaj praktikantoj de beletro kies babilrondoj kunvenis en librejoj, kafejoj kaj drinkejoj, por diskuti pri literaturo kaj legi poemojn. Tiun jaron la grupo publikigis propran literaturan revuon nomata Panida, direktita fare de León de Greiff. La grupo ricevis influon el beletra skolo t.n. "Hispanamerika modernismo", kaj el ties fontoj: Simbolismo kaj franca Parnasismo.
En 1916 li laboris en banko kiel kasisto kaj kontlibrotenisto, kaj poste, dum preskaŭ tri jaroj, kiel administranto en ampleksigo de fervojo en Antjokio.
En multaj poemoj, León de Greiff skribas kvazaŭ aliaj homoj, kun tre variaj nomoj, ekzemple: "Gaspar de la Nuit", "Matías Aldecoa", "Erik Fjordson", "Ramón Antigua", "Leo Le Gris", "Sergio Stepansky", "Bogislao", "El Skalde"…
Ĉirkaŭ 1925 plidisvastiĝas en Kolombio verkoj de León de Greiff, kaj liaj samgeneraciaj verkistoj: Jorge Zalamea, Rafael Maya, Germán Arciniegas, Luis Vidales, Alberto Lleras Camargo.
Li ne estis zorgema pri sia vestado nek gladitaj vestaĵoj, kaj pri tio oni rakontas anekdoton: Iam li gajnis du novajn vestaĵojn en lotumo, kaj poste kiam oni lin demandis pri ili, li respondis ke li sendis ilin por ĉifado antaŭ ol surmeti ilin.
En la verkoj de León de Greiff estas karakteriza la riĉega vortarego, plena de nekutimaj, ekzot-sonaj vortoj uzitaj saĝe en poetiko kiu elvokas belsonon, emociojn kaj kvazaŭsonĝajn signifojn. Lia poezio, intelekta kaj hermetika, turnas ĉirkaŭ temaro neuzita kaj karakteriĝas pro serĉo de sonaj efektoj de la verso
Politike, León de Greiff konsideris sin "liberala" kaj iome maldekstrema, tamen ne batalema.