Laŭindikaĵa medicino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭindikaĵa medicino aŭ fakt-bazita medicino estas uzo de la plej bonaj haveblaj informoj - medicinistoj emas uzi la vorton indikaĵoj - por klinika decidado, ekzemple por diagnozi, prognozi kaj kuraci malsanojn. Indikaĵo uzata de laŭindikaĵa medicino povas esti altkvalita, kiel sistemaj recenzoj de esploradoj duoble blindaj kaj kontrolataj kun placeboj, aŭ malpli altkvalita, kiel kutima klinika scio. Tamen, gravas, ke la plej altkvalita indikaĵo kiu ekzistas estu uzata por solvi klinikajn problemojn. Nuntempe la metodo estas ankaŭ uzata en aliaj fakoj ol medicino, kiel dentokuracado, flegado, fizioterapio kaj psikologio.
- Kategorio Laŭindikaĵa medicino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri medicino. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |