Lav-urso
specio de mamulo indiĝena al Nordameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lav-urso, alinome prociono (Procyon lotor), estas rabobesto simila al malgranda urso kun longa vosto markita de koloraj ringoj. Ĝi havas delikatan, elastan flavnigran hararon.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Lav-urso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Procyon lotor (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo de la Lav-urso (ruĝe) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ili kutime vivas ĉe rojoj kie ili trovas siajn preferatajn manĝajojn ĉefe danke al efikega tuŝsento. Tiu nearktisa specio estas konata pro sia kutimo lavi sian nutraĵon en akvo antaŭ manĝado, kio nomigas la specion en Esperanto. Tia kutimo ne rilatas al higieno, sed la akvo plibonigas ilian tuŝsenton.
Moderntempe en Usono lav-ursoj ofte proksimiĝas al la urboj kaj eĉ aŭdacas priserĉi la rubujojn.
Oni ne konfuzu ĝin kun la prociona hundo aŭ procion-hundo (aliaj nomoj de niktereŭto).