Lameco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lameco karakterizas
- la malfacilan paŝmanieron de homo aŭ besto pro kripleco de kruro aŭ piedo. Medicine, lameco povas interalie esti sekvo de paralizo;
- la mankon de io, por ke iu sistemo estu ekvilibra, regulira;
- eksterordinare malrapidan moviĝon, en figura senco ankaŭ pri tute alia movoj ol paŝado, ekzemple se oficisto ĉe giĉeto de poŝtoficejo aŭ fervoja stacidomo ekstreme malrapide faras sian laboron.
En la historio, la centrazia konkeranto Timur dum la 14-a kaj 15-a jarcento iĝis konata pro la kromnomo "la lama" (en la ĉagataa, klasika tjurka lingvo تیمور لنگ, latinliterigite Tīmur-e Lang aŭ Timur Lenk), kio en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo "Tamerlan".
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri ortopedio kaj veterinara medicino. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |