Lakotoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lakotoj, konata ankaŭ kiel Tetonoj, Tetonvanoj ("preriloĝantoj"), Tetonsiuoj) estas nacio (tribo) de Usonaj Indianoj. Ili estas parto de konfederacio de sep rilataj nacioj Siuoj (nome Occeti Sakovin aŭ sep konsilifajroj) kaj parolas lakotan, unu el la tri ĉefaj dialektoj de la Siua lingvaro.
Rapidaj faktoj Usona indiana tribo • nacio • Nord-Amerikaj indianoj, Siuoj ...
Lakotoj | |
---|---|
Usona indiana tribo • nacio • Nord-Amerikaj indianoj | |
Siuoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
lakota lingvo | |
Fermi
La Lakotoj estas la plej okcidentaj de la tri grupoj de Siuoj, kaj okupas landojn kaj en Norda kaj en Suda Dakoto.
Gravuloj de tiu etna grupo estas Tȟatȟáŋka Íyotake (Sidanta Taŭro) el la Hunkpapa grupo; kaj Tȟašúŋke Witkó (Freneza Ĉevalo), Maȟpíya Lúta (Ruĝa Nubo), Heȟáka Sápa (Nigra Cervo), Sinte Gleška (Punktovosto), Billy Mills kaj Nubotuŝulo el la Oglala grupo.