LG Group
From Wikipedia, the free encyclopedia
LG Corporation (koree: 법인) estas sudkoreia multnacia entrepreno, la kvara plej granda en Sud-Koreio. La firmao produktas hejmajn aparatojn, elektronikajn produktojn, saĝtelefonojn, tabulkomputilojn kaj kemiaĵojn tra kelkaj filioj funkciigantaj en okdek landoj ĉirkaŭ la mondo.
LG Group | ||
---|---|---|
konglomerita firmao vd | ||
Dum | 5-a de januaro 1947 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Koo In-hwoi vd | |
Sidejo | Seulo | |
Lando | Sud-Koreio | |
Dungitoj | 222 000 | |
Agokampo | hejma ilo | |
ISIN-kodo | KR7003551009 | |
filiaj kompanioj | LG Electronics • LG Uplus • LG Chem • LG Household & Health Care • LG CNS • Zenith Electronics vd | |
Posedataj kompanioj | LG Electronics • Zenith Electronics • LG Display • LG Uplus • G2R • HS Ad vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La konzerno LG tenas komunentreprenojn kun Philips (por la produktado de LCD- ekranoj), Hitachi (la produktado de diversaj magnetaj, optikaj kaj brulaj stokaj aparatoj). LG havas fabrikojn ĉie en Sudorienta Azio, inter aliaj en Ĉinio kaj Indonezio.
La filio LG Electronics produktas inteligentajn telefonojn, saĝhorloĝojn, tabulkomputilojn kaj larĝan gamon de konsumvaroj inkluzive de blankaj varoj por la hejmo kiel ekzemple fridujoj, lavmaŝinoj, klimatiziloj, televidiloj kaj DVD-diskoj por komputiloj.
Aliaj filioj estas Zenit Electronics, LG Display, LG Uplus, LG Innotek, LG Chem, kaj LG Energy Solution.