urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lębork (prononcu: lenbork, antaŭa nomo Łebno /prononcu: ŭebno/, esperante: Lenborko, kaŝube:Lãbórg aŭ Lãbórch, germane:Lauenburg) estas urbo kaj komunumo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al distrikto Lęborski kiu estas ĉe la Balta Maro.
Dum la jaroj 1975-1998 la urbo apartenis al Vojevodio de Słupsk (prononcu: sŭupsk). Ĝi situas ĉe la Rivero Lebo / Łeba kaj ĝia alfluo Okalica kaj nordaflanke de la Kaŝuba Praarbaro najbare kaj oriente de la Lago Lubowidzkie (prononcu: lubovidzkje). Ĉirkaŭ 80km okcidenten de Gdansko.
Lenborko situas ĉirkaŭ 30km de la Balta Maro en la pravalo de la riveroj Łeba-Reda. La Urborajtoj de la 6a de januaro1341. Dum la frua Mezepoko tiu slava setlejo estis nomita Lewino (prononcu: levino) kaj apartenis al la kaŝubaj princoj de la GdanskaPomerio. Lenborko komence estis parto de Pollando, sed la geografia situo decidis, ke de tempo al tempo ĝi estis sub la regado de Prusio aŭ Germanio. Finfine post la Dua Mondmilito ĝi estas en Pollando.
Ĝi estas la Centro de elektro-maŝina industrio, mineral-industrio (brikfabriko) kaj malpeza industrio. Valoras vidi la defend-murojn kun la gardoturoj (belfridoj), la Sanktuarion de Sankta Jakobo, la Urbodomon, la juĝejon (la iama Teŭtona Kastelo de la Teŭtona Ordeno) kaj la regionan muzeon. Proksime de la urbo troviĝas du milit-flughavenoj: en Siemirowice (prononcu: sjemirovice) (21km) kaj ne plu funkcianta en Lędziechowo (prononcu: lendzjeĥovo) (15km), nun ĝi estas likvidata.
Rapidaj faktoj urba komunumo de Pollando, Ĝemelurboj ...