Kumagusu Minakata
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kumagusu MINAKATA (japane 南方 熊楠 ; naskiĝis la 15-an de aprilo 1867 en Ŭakajama, mortis la 29-an de decembro 1941 en Tanabe) estis japana fungosciencisto.
Kumagusu Minakata | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
南方熊楠 | ||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1867 (1867-04-15) en Ŭakajama | |
Morto | 29-an de decembro 1941 (1941-12-29) (74-jaraĝa) en Tanabe | |
Etno | japanoj vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Alma mater | Miĉigana Ŝtata Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | biologo mediprotektulo folkloristo natursciencisto verkisto fungosciencisto botanikisto vd | |
Laborkampo | natura historio • biologio • natural science • folkloro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La asteroido 6160 Minakata estis nomita en lia memoro.
Onidire li konis 18 lingvojn kaj estis nomata "piediranta enciklopedio". Imperiestro Shōwa ŝatis lin kaj eĉ kreis tankaon pri li:
- "Ameni keburu Kamiŝimao mite, Kii-no-kunino umishi Minakata Kumagusuo omou" (Vidante la urbon Kamishima pluvetan, mi memoras Kumagusu Minakata-on naskiĝintan en Kii)
Lia labrometodo (aŭ ties manko), lia solema karaktero, lia drinkemo kaj genio malhelpis lian kongruon kun la scienca societo hegemonia kaj en Japanio kaj en Okcidento. Tiu malkonformema saĝulo dum siaj 74 jaroj de vivo nelaceble esploris sciaron. li veturis el sia nasĝigloka Ŭakaĝama al Usono, Kubo, Venezuelo, Haitio, Jamajko kaj Anglio, kie same li klopodis plisaĝuliĝi. Reveninte, li ne nur plue observis la naturon sed ankaŭ protektis ĝin kontraŭ detruaj homagadoj. Li defendis la arbarojn de la regiono Kumano, kie li nelace kolektis fungojn kaj insektojn. Krome li studis la interagadon inter spirito kaj la materia mondo. Por klopodi kompreni tion, li desegnis la mandalon Minakata kiu klarigis slian mondkoncepton pere de la interkonekkton de la okcidentaj sciencoj kaj la budhismo. Laŭ li la naturo, la homa spirito, la scienco kaj la ĉiutagaĵo tute kunestas kaj la mondo estas nur hazardaj konektoj.