Koribantoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Koribantoj - (helene Κορύβαντες, latine Corybantes) estis en la helena mitologio malaltaj diaj estaĵoj vivantaj en montoj, arbaroj aŭ ravinoj.
Koribantoj estis pastroj kaj adorantoj de la malgrandazia diino Cibelo. Ili estis nomataj "trikaskaj", ĉar ili portis apartajn kaskojn kun triobla rando, kio ŝajnis esti tri kaskoj aranĝitaj unu sur la alia.
Ili praktikis sovaĝajn bruajn tumultojn kaj ĉe surdiga muziko sovaĝe skermis.
- Kategorio Koribantoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)