Kontraŭtriunuismo
formo de kristanismo, kiu malkredas je la doktrino de la Triunuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭtriunuismo estas termino indikanta la neadon de la kristana Sankta Triunuo. Laŭ la kristanaj triunuistoj Dio estas unusola kiu, tamen, manifestiĝis en tri realaj distinktaj personoj, Patro, Filo kaj Sankta Spirito: tia estas la konfeso de la plej grada parto de la kristanaj eklezioj.
Ekzistis kaj ekzistas ankaŭ hodiaŭ kristanaj grupoj netriunuistaj, kiel ekzemple mormonoj kaj Atestantoj de Jehovo, kiuj rejextas la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan (325) kaj Unuan koncilion de Konstantinopolo (381), referencantajn al arianaj disputoj.
Iuj grupoj de "kontraŭtriunuistaj" konfesas ankaŭ la diecon de Jesuo kaj de la Sankta Spirito sed identigas tiujn du kun la sama Dio-Patro en la apartaj situacioj, subtenante ke la triunua doktrino estas elpensaĵo eksterbiblia.