Kontraŭ-tutmondiga movado
socia protesta movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kontraŭ-tutmondiga movado, aŭ anti-tutmondiga movado,[1] estas socia movado kritika al la tutmondiĝo farita de korporacia kapitalismo. Tiu movado estas ankaŭ ofte menciata kiel tutmonda justecmovado,[2] alimondisma movado, kontraŭ-tutmondiĝa movado, kontraŭkorporacia aktivismo,[3] aŭ movado kontraŭ novliberala tutmondigo.
Kontraŭ-tutmondiga movado | ||
---|---|---|
politika ideologio • socia movado | ||
Komenco | 1988 vd | |
Partoprenantoj bazigas sian kritikaron sur nombraj rilataj ideoj.[4] Kio estas komuna estas ke partoprenantoj kontraŭas kion ili vidas kiel grandaj, transnaciaj firmaoj havas neregulatan politikan povon, plenumita pere de komertraktatoj kaj neregulataj financaj merkatoj. Specife, korporacioj estas akuzitaj kiel serĉantaj maksimuman profiton je malprofito de sekuraj laborkondiĉoj kaj normigoj, labordungado kaj kompensaj normigoj, primediaj konservoprincipoj, kaj la integreco de landaj juraŭtoritato, sendependeco kaj suvereneco. En januaro 2012, kelkaj komentistoj karakterizis la senprecedencajn ŝanĝojn en la tutmonda ekonomio kiel "turbo-kapitalismo" (Edward Luttwak), "merkata fundamentismo" (George Soros), "kazinkapitalismo" (Susan Strange),[5] kaj "McWorld" (Benjamin Barber).
Multaj kontraŭ-tutmondiĝaj aktivuloj alvokas por formoj de tutmonda integrado kiu plej bone havigas demokration, progreson de la homaj rajtoj, la justa komerco kaj la eltenebla disvolvigo kaj tiele sentas ke la termino "kontraŭ-tutmondiĝo" estas konfuziga.[6][7][8]
Gravaj okazoj por la tutmonda disvastigo de la movado estis la Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle.