Nutraĵ-konservado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Konservado (latine conservare, „rezervi, konservi“) estas procezo por longtempe konservi aĵojn, precipe organikajn materialojn (tipe nutraĵojn kaj ĝuaĵojn), kun aldono de konservigaĵoj aŭ konvena procezo.
La konservado malhelpas aŭ malfruigas - fizike aŭ kemie - la disfalajn procezojn, kaŭzantajn de oksidado, enzimaj reakcioj, mikroorganismoj kiel ŝim- kaj gistofungoj aŭ putrigaj bakterioj.