Konflikto Peruo-Ekvadoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekvadoro kaj Peruo entreprenis, ekde ties sendependiĝo komence de la 19a jarcento kaj ĝis 1998, teritorian konflikton pri regionoj amazoniaj kaj andaj, kiu konstituis la plej longdaŭran konflikton pri landlimoj en la okcidenta hemisfero. Ties ekzisto okazigis konstantajn prilimajn bataletojn, same kiel movilizadoj pli ampleksaj kiuj kondukis al militoj ĝenerale mallongdaŭraj. La konflikto iĝis dum du jarcentoj la ĉefa faktoro kiu endanĝerigis la rilatojn peru-ekvadoraj en ĉiuj aspektoj trans la militista kaj diplomata medioj.